Sentegmenta kampardomo

Traduzione in Esperanto di “Una campagna senza tetto” a cura di Antonio Riccio

Ni kutimis iri kamparen, precipe printempe. Ĝis la varmo estis el-tenebla, dimanĉe matene mia patrino lasis, ke ni enaŭtiĝu por ekveturi.

Ni eliris el la urbo por direktiĝi landinternen, laŭ unu el la multaj stratoj, kiuj de Sirakuzo kondukas al la provinco, Canicattini, Floridia, Belvedere, laŭ malĉefstratoj sole flankitaj de sekaj muretoj el truita kalkpetro, en pejzaĝo hela kaj sovaĝa. La glacoj malfermitis, ni ĝuis freŝan aeron kaj lumon, silenton, dum dimanĉe en la urbo la plejmulto plenigis ĉemarajn lokojn.

En momento mia patrino elmetis manon el la glaco por indiki la alvenpunkton.

Tiam mia patro apudigis la aŭton al vojflanko, ni elaŭtiĝis kaj kiel ĉiama amantino de imagaĵoj, ŝi al ni ekrivelis apartan kamparon tiutage. Solecan, privatan. Kaj senrajtan. Transpasinte mureton kaj kelkfoje eĉ pikdraton, ni trapaŝis dornkardejon, atentante, ke ni ne piedpremu bovinan kakaĵon, ĝis olivarbo aŭ karobarbo, en kies ombro ni lokis bulkojn, akvon, felpaĵojn. Kaj ni staris tie, en la kamparo. En alies kamparo, kiu duontage apartenis al ni.

Mi ne bone rememoras kion ni faris. En malmultaj bildoj dissemitaj en la menso estas konservata la memoro pri dimanĉo kun pala printempa suno. Tie, interne de ĝi mi estas tute vestita per nigraĵoj, sen peceto de nuda haŭto, sidanta sur roko kun apuda granda radioaparato, bizara persono de Faru juste en pejzaĝo de Consolo.

Nu, se mi ekpensas pri tiu bildo, kie mi solece apudas mian radio-aparaton konforme al neevitebla adoleska sturm und drang, mi eĉ bone rememoras, kion miaj gepatroj faris. Li serĉis asparagojn, bet-etojn, herbojn de kampo. Ŝi studis la vegetaĵaron, plukis florojn, listis nomojn de plantoj kaj variaĵojn latine, revante pri la domo, la granda kampardomo, kiun iutage havos ankaŭ ni.

Poste apud la glaco, ŝi al ni montris, dum ni rehejmiĝis, en kiaj domoj eble ni loĝos.

Forlasitaj kampardomoj, vere tiuj simple estis ŝafejoj aŭ tenejoj de instrumentoj, aperis post kurbiĝo, sur pinto, duonkaŝitaj de la vegetalaro, minacataj de superkreskantaj grimpoplantoj.

El ili, ŝi preferis la duondetruitajn, la plej duonruinajn, tiujn, kiuj estis sentegmentaj kaj havis kadukajn aperturojn. Sole ili estis amaso da ruboj aliformiĝontaj, tutaj spacoj elpensotaj.

Fine la kampardomo alvenis kune kun la aĝo de pensiiĝo kaj la tempo necesa por okupiĝi pri ĝi. “La plantoj montriĝas, la bestoj kaŝiĝas; ni homoj bezonas domon”, diras Gilles Clément en Mi konstruis domon kiel ĝardenisto, tamen kampardomo ne nur aparten-as al la homoj, sed ankaŭ al la plantoj kaj al la bestoj. Nu en la daŭro de la tempo tio, kio origine estis natura peco de kamparo, simpla kaj sobra domo, unuetaĝa, el fortika ferbetono kaj kun granda kahelita korto, kun iom da fruktarboj kaj dekkelke da ordaj olivarboj, komencis transformiĝi. Naskiĝis horto kun rektaj sulkoj kaj vicigitaj plantoj, akvumata vespere, sed tio nelonge daŭris, ĉar ĝi estis ruin-igita de mia juna filo dum sia malfirma infanaĝo, do post mallonge ĉio malaperis. Alvenis la bestoj, grandaj Siciliaj dogoj polvaj kaj malbelaj, misformaj katoj, araneoj venis el la subtegmentoj, serpentetoj venis tra la fenestroj.

La domo komencis kultivi sian plej sovaĝan flankon, nutrante tiun de la domanoj, miaj gepatroj, kiuj ĝin prizorgas siamaniere, lasante, ke ĝi vivu libere.

Post kiam mia patrino fariĝis estrino de la ĉirkaŭa tero, ŝiaj kutimaj legaĵoj korpiĝis plene per kovraĵoj el folihumo kaj strangaj prepar-aĵoj miksitaj kun la akvo uzata por akvumi, najbaraj ĉevaloj herb-manĝantaj inter olivarboj, enbedigitaj rozoj kaj ĉiam pli kaj pli mult-nombraj arkoformaj grimpoplantoj. Kontraŭe al tio apartiĝinte mia patro fariĝis observanto. Li ĝojas, ke en spontana naturo la neglekt-ita figarbo fruktas ĉiujare, la fruktoj estas forportitaj de la tieaj birdoj, pomarbo kreskas malrekte laŭ talusflanko, malgracia arbeto fariĝas strangforma arbo. Dum mia patrino plenigas per karnecaj plantoj kaj raraj plantspecoj ĉiun angulon, li perdiĝas en la pejzaĝo.

Tuj post tagmanĝo li eliras, ĵurnalo iom ĉifita sur la sofo. Mallonga foliumado, senutila kutimo: por li ĉiu artikolo perdis ĉian sencon, inkluzive artikolon pri la interna politiko, kaj dum lia edzino kuŝas por iom ripozi, surmetinte sian plej malbelan vintrjakon kun sinteza peltokolumo makulita, paron da ŝuaĉoj, misformitan ĝinzon, li transiras la stratordegon.  

Transaltante rapide, kvazaŭ ŝafe, rokojn kaj sekajn muretojn, li kondutas tute nove. Li neniel estas la sama kiel antaŭe, kiam li estis severa licea profesoro, lerta politikisto, kapabla skabeno. Sole, kun-portante plastan saketon kaj tranĉilon en la poŝo, li grimpas rapide kaj malaperas dum multe da horoj. Lin observante mi pensas, ke nur ĉi tie, en la kruda pejzaĝo de la valo Pantalica li trovas la kvieton, tiun satigon, kiun dum multe da jaroj la idea mondo al li ne donis, kaj do mi nun rememoras la vortojn de Consolo: “tombejo estas loko el ŝtonoj kaj terakotaj splitoj meze de kiu, komence de printempo, la irido kaj la asfodelo kreskas”.

Mia patrino lin atendas atente, trenante guman tubon tien kaj tien por akvumi tiun aŭ alian planton en sia kaosa plantejo, kie nur ŝi kapablas orientiĝi. Komence de la vintro, ĉirkaŭ la kvina, kiam la suno jam subiras, ŝi ekkoleras. “Vi riskas fali laŭ la eskarpo kaj neniam plu vi estos trovita”: ŝi al li diras, dum li transpasas la stratpordegon parte obstaklitan de bugenvilo. Enirinte hejmen, li demetas la ŝuaĉojn kaj elverŝas surtablen la enhavon, de kiu la plastsaketo estas plena. Dirante “Rigardu”, li ŝajnas ne aŭskulti ŝiajn vortojn.

Li montras la betojn, la boragon, la kardojn, la cikoriojn, la ordinarajn fenkolojn kaj eĉ la urtikon. “Rigardu, kiaj belaj asparagoj”, kaj li al-diras: “Vi gustumos bongustan omleton”, kaj li ridetas, dum la suno falas al la nekropolo kaj la koloroj fariĝas pli distingeblaj. La verdoj  intensiĝas kaj la ombroj etendiĝas. Kun la okuloj malfermitaj, dum la papilioplanto altiras multon da papilioj, jen la kampardomo trans-formiĝas. La tegmento leviĝas kaj tute malperas. Nu estas dimanĉ-o, ni travivas la kamparon, kiu tamen ne estas la nia, kie la tempo por ni ŝajnas esti eterna.